Soneto perfida kaj danka
dankemo ne ŝatas koleron 
oni la infanojn mortigis 
kaj nur min sole resavigis 
ĉu mi forgesu tiun veron? 

laŭ rakonto de la patrino 
tiu infero estis justa 
leŭtenanto fariĝis rusta 
mi ne memoras pri kulmino 

iam mi Ŝian forton kredis 
poste mi ekstreme ŝanĝiĝis 
kaj aliajn ideojn bredis 

en Fischingen mi surgenuis 
antaŭ Ŝia bildo paciĝis 
kaj tiun transformiĝon ĝuis 
Fischingen, la 18an de junio 2000