Soneto fluge kun cikado
Giorgio Silfer havis prelegon 
pri civitaneco sen ŝtato 
mi ja ne estas subigato 
sed tamen mi aŭdis kolegon 

principo estas simpatia 
lingvo kiel ligorimedo 
parolo sonis kiel pledo 
temo aspektis historia 

tamen tezo laŭ regularo 
formas la ideologion 
kiun ne akceptas homaro 

mi persone kiel cikado 
ŝatas liberan fluglinion 
ne plaĉas al mi subigado  
Zuriko, la 19an de junio 2000