Soneto pri artikolo la
mi volas nun skribi pri la "la" 
ĉar artikolon "la"  mi neas 
kiam mi esperante kreas 
afero estas aktuala 

en tiu unua kvarteno 
mi devus ĝin dufoje uzi 
tamen mi volas ĝin rifuzi 
intence ne pro abomeno 

sed pro manko de liberloko 
por aliaj necesaj vortoj 
verŝajne mi riskas je moko 

mi faras tion konsekvence 
en miaj sonetaj raportoj 
tio ĉe mi sonas sentence
Zuriko, la 25an de junio 2000