Soneto pri gravaj titoloj
en Aŭstrio titoligado 
estas ĉiutaga manĝaĵo 
kaj depende de titolaĵo 
disvolviĝas ridindigado 

profesoro Adam Mickiewicz 
ĉu iam iu tion aŭdis 
kaj lian titolon aplaŭdis 
estas realo ne superstiĉ' 

je "enigmoj literaturaj"
aperas iu profesoro 
kun eraresprimoj teruraj 

Andrzej Wajda - la reĝisoro 
estas profesoro doktoro 
laŭ la akademia moro
Zuriko, la 27an de junio 2000