Soneto pri rekrudiĝado
mi konfesas ke mi krudiĝis 
denove en bela Svislando 
sed krudulo ne estas dando 
paralele mi feliĉiĝis 

mi rigardas la ĉirkaŭaĵon 
ĉiuj manĝas kiel mi - bone 
tamen ne aspektas impone 
ĉar ni ja devoras manĝaĵon 

kiel infano mi gazetojn 
tenis sub brakoj tagmanĝante 
ofte falis farante petojn 

al nuna tempo ni revenu 
en la kranion enpuŝante 
salaton - ne ĉion komprenu 
Zuriko, la 8an de junio 2000