Soneto kun ecoj de Dio
Dio estas en ĉiu homo 
kiu vivas kun diaj ecoj 
kun inteligentaj eblecoj 
estas uzata dia nomo 

post morto trairas al idoj 
en konstanta tempunueco 
sen favoremo al dieco 
bedaŭrinde venas perfidoj 

ĉio kio estis troviĝas 
en la esenco de ekzisto 
ĝis nia vivo ne finiĝas 

ĉiusekunde komenciĝas 
io en homara persisto 
malnova al nova ŝanĝiĝas  
Zuriko, la 9an de junio 2000