Soneto pri vico de murdoj
"gojo rigardas judon" - nova 
verko titole ekscitigas 
krom enhavo kiu instigas 
al pensoj pri sorto senpova 

je io kio laŭte bruas 
pri Jedwabne mi lin demandis 
Piotr Kuncewicz respondon fandis 
afero kun libro kongruas 

okazas nun post multaj jaroj 
ke en ĉiuj pollandaj lokoj 
ekestis kontraŭjudaj mokoj 

argumentoj en kontraŭstaroj 
estas feblaj kaj same hontaj 
kaj tiusence malkonfrontaj 
Zuriko, la 10an de julio 2000