Soneto polpurgatoria
tempo fluas kun travivaĵoj 
patriotoj maltrankviliĝis 
kaj espero ne estingiĝis 
tamen ŝanĝiĝis futuraĵoj 

herooj unu post alia 
trairas al eterna sfero 
heredantoj laŭ maniero 
revas pri stato idilia 

"Polan purgatorion" povus 
mi skribi certe dekomence 
kaj ankoraŭ pli dekadence 

tamen novajn temojn mi trovus 
ĝisnuna enhavo prologe 
kaj poste mi mem monologe 
Zuriko, la 12an de julio 2000