Soneto pri preno kaj dono
revo de dekokjaraĝulo 
estas havi sesdek du jarojn 
jen pleniĝis - mi vidis barojn 
sed ili dronis laŭ postulo 

"lin certe nenio ŝanĝigos" 
"senpage nenion ricevos"
tiuj frazoj memorojn segos 
kaj eble min iam ŝtonigos 

"diable - mi tamen ŝanĝiĝis 
ĉar mian landon mi forlasis 
kaj spirite mi trankviliĝis" 

"ne ne ĉar mi estas la sama 
ĉiam mian sorton mi plasis 
laŭ sia volo iom drama"
Avers-Cröt, la 18an de julio 2000