Soneto pendita vapore
dek ok kilometrojn malsupren 
portas nin aŭtobuso posta 
al sulfura Andeer preposta 
kie ni fortiĝus (malstupren) 

decido ekfalis subite 
monta ero maldensigita 
kaj ĉirkaŭaĵo glacigita 
akvo tridek kvar gradojn spite 

mirakle kiam suno lumas 
super sulfuraj vaporegoj 
kaj neniu apude fumas 

akvoŝpruco korpojn masaĝas 
per naturaj sanigfortegoj 
intertempe ni ankaŭ naĝas 
Andeer, la 20an de julio 2000