Soneto kun sepultinvito
onklino Hanja min petegis 
por ke mi venu al sepulto 
kiam ŝi mortos - sen insulto
tamen kategorie regis 

ĝis tiam mi deziras kara 
onklino por vi bonan sanon 
kaj ankaŭ kisas vian manon 
ĝis alvenos tempo amara 

venu al mia entombiĝo 
eĉ se mi nun morti ne planas 
je detaloj velkas prestiĝo 

"Kara Onklino por Nomtago 
mi Vian nigran peton tanas 
kaj rezultojn en Via ago"
Dürramatta, la 26an de julio 2000