Soneto antaŭmatenmanĝa
ne zorgu pri tiu afero 
kiun mi malpeze pritraktis 
ĉar mi nur per plumo baraktis 
kun realo en ĉiu sfero 

nun estas tiom da herooj 
kiuj skribas en memoraĵoj 
memlaŭde laŭ DADA-faraĵoj 
"ne krokodiloj sed melooj" 

en montaro mi fartas bone 
kaj sentas min tute libera 
eĉ se montoj agas admone 

kamparanoj peze laboras 
kun intenco certe sincera 
"esto estas havo" - fetoras 
Dürramatta, la 29an de julio 2000