mi iam tuŝis feliĉecon ĉar mi naskiĝis kiel polo nun temas pri morala rolo kiel ŝanĝi la mentalecon same plusoj same minusoj mirakla lingvo sed kun grinco en tro eksponata provinco ne foriras de "polonusoj" mi ne povus skribi germane mi provis tamen mi ne volas ĉar efekto aspektus vane mi flegas lingvistan aspekton esperante mi ofte solas ĉar mi volas eviti sekton