Soneto pri senkortuŝpreĝo
usona justo je prizona 
libero kaj demokratio 
kun espero por amnestio 
tuj poste mortigo admona 

krimulo mortigas krimulon 
laŭ suspektinda dubindeco 
mortigo estas kutimeco 
kreanta ĉiun diboĉulon 

mamona estas konscienco 
en la politika sklaveco 
kaj preĝon provokas potenco 

tiun liberecon kun morto 
mia kondamna aktiveco 
turmentas laŭ usona sorto 
Bastiono de Silento, la 4an de julio 2000