Soneto kun resto de fulgo
"libereŭropuma bojilo 
kun la usona propagando" 
tiel de polradia stando 
dissendada estas trankvilo 

oni poste longe klarigis 
ke "libereŭropa radio" 
iam sin mem nomis per tio 
kaj komunistojn laborigis 

estis spion-institucio 
spiono spionis spionon 
kaj perfidis laŭ instrukcio 

poste oni ĉiujn forĵetis 
resta fulgo ne kreis monon 
ili mizere ekkvietis 
Bastiono de Silento, la 8an de julio 2000