Soneto je nuptdatreveno
sesdek kvin jarojn ne sufiĉas 
por nomi ilin per epoko 
sed de tiu tempa provoko 
terureco ankoraŭ kriĉas 

nupta paro jam en ĉielo 
aŭ almenaŭ en friŝa fojno 
rompas historion per kojno 
eble eĉ en helika ŝelo 

poste estis aliaj nuptoj 
sed komenco estis tiama 
antaŭ la militaj eruptoj 

de nupto al ĉiutageco 
estas posta tago ĉiama 
pli proksima al eterneco 
Bastiono de Silento, la 9an de julio 2000