Soneto kun la ekonomo
jes Janusz Rakowski - doktoro 
pri ekonomio tre saĝa 
estas nun naŭdekokjaraĝa 
kaj radiigas per humoro 

iam ministra direktoro 
ankaŭ ulano en dudekaj 
jaroj en militaĉoj fekaj 
eĉ en Svisio kun furoro 

li jam ne vidas kaj ne aŭdas 
sed ŝerce pri grandega sperto 
rakontas dum botelo plaŭdas 

literatoro kaj pentristo 
agadas ĉiam je oferto 
kiel la ekonomikisto 
Zuriko, la 14an de aŭgusto 2000