Soneto kun dek ok sur listo
pastro ne nur patrujon savis 
sed vere ekestis miraklo 
sur tiu milita spektaklo 
kruco ankoraŭfoje pravis 

sed antaŭe estis Kievo 
pri la miraklo ĉe Vistulo 
estis ne nur unu spekulo 
tamen okazis sovetkrevo 

kaj Eŭropo restis libera 
de tiu ĉi krima sistemo 
tuj tempo fariĝis espera 

la dekoka en historio 
signifa venko kun dilemo 
ni traktu ĝin sen eŭforio 
Bastiono de Silento, la 15an de aŭgusto 2000