Soneto je telepatio
la komercisto havis scion 
pri ĉio - fakte pri nenio 
laŭ de alia opinio 
sed li ŝatis sian manion 

iam li tute ne revenis 
al sia hejmo kaj edzino 
komencis lin serĉi ĝis fino 
kiam rezulto ŝin ĉagrenis 

mi ne volas pri tio klaĉi 
kio tiam fakte okazis 
por edzino ne povis plaĉi 

dum mi pensis li telefonis 
kaj mi pro tio eĉ emfazis 
ĉar li min profiton proponis 
Zuriko, la 23an de aŭgusto 2000