Soneto pro konfeskonflikto
afero aspektas probleme 
ĉu kredanto estas pli lerta 
kaj per vigleco pli oferta 
humore kaj ankaŭ multteme? 

malantaŭ malkredanto staras 
malinteresa nenieco 
li bedaŭras pro malforteco 
eĉ se li kuraĝon deklaras 

la diferenco inter ili 
estas malgranda pro banalo 
ambaŭ ne scipovas trankvili 

ateismo estas konfeso 
perfideco kontraŭ skandalo 
jen tipa religia streso 
Bastiono de Silento, la 26an de aŭgusto 2000