ĉe Bastiono de Silento freŝa fojno bele odoras kaj birdoj pri io sonoras ilian ĉirpon portas vento unu Herr... ne sinjor' ho Dio diferenco estas videbla volas laŭ sia scio febla esti artisto de nenio mendis libron - fama verkisto skribis lian biografion sed tiu Herr... estis trompisto ne pagis por verkistlaboro montrante sian pozicion kiel renoma artsponsoro