Soneto kun moraldifino
moralo estas decmodelo 
de kondutoj kutimkondiĉaj 
por ĉiutageco sufiĉaj 
tamen ne por profita celo 

havas arketipajn radikojn 
kaj formiĝas dum multaj jaroj 
kun aproboj kaj kontraŭstaroj 
kreas civilizajn fortikojn 

ofte pezigas konsciencon 
ĉe precizigo de valoroj 
dubo elvokas paciencon 

ekestas du diversaj statoj 
sed ne duoblaj moralmoroj 
nur eble malplenaj konstatoj 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 2000