Soneto tumultdiferenca
politikado senescepta 
maldekstruloj volas puriĝi 
kaj dekstruloj ĉiam riĉiĝi 
sanigo restas senrecepta 

funkciuloj profitas bone 
multe pli ol meza salajro 
pro ĉiupartia benfajro 
diferenco kreskas impone 

plebo devas senti fortpovon 
per metodo humiligita 
oni ordonas fari movon 

ankaŭ oni nepre promesas 
pirojn sur saliko figita 
kaj balote plebon karesas 
Zuriko, la 6an de aŭgusto 2000