Soneto pri radiklopodoj
oni anoncis en radio 
programon kun velistaj ĉantoj 
kaj estas elsendataj kantoj 
nur naŭzaj laŭ ŝlagra manio 

en la vivo esperantia 
kantoj ne estas fakigitaj 
precipe esperantigitaj 
kun popoleco garantia 

esperantistoj feliĉiĝas
tiam se vorto "Esperanto" 
sufiĉe ofte ripetiĝas 

"Esperanto estas la la la..." 
ĉie sonas la sama kanto 
kala nekredeble banala 

Zuriko, la 7an de aŭgusto 2000