Soneto kun ligo de datoj
Adamo ankoraŭ ne scias 
ke Dante Alighieri ĝuste 
mortis por daŭrigi guste 
gloron kiu ĝis nun funkcias 

Adamo ne legas sonetojn 
de Dante almenaŭ nuntempe 
poezio sorbiĝas trempe 
malrapide venkas obĵetojn 

Adamo sciu tiu Dante 
faris iam ombron de Dio 
je la senco de komedio 

Adamo ion konstruante 
oni devas pensi pri ĉio 
ĉar ĉio estas poezio 
Zuriko, la 13an de septembro 2000