Soneto pri bodentriptiko
Krzysztof Maria Załuski vokis 
dirante ke li verkis ion 
kaj mi faru komentarion 
per tio min vere provokis 

"Bodena triptiko" - germane 
"Bodensee Triptychon" donace 
mi legis iomete lace 
tamen libro agas peane 

en Bastiono de Silento 
mi surbendigis lian voĉon 
aldonante mian riproĉon 

mi rekomendas ĝin kun sento 
taŭgas ankaŭ kiel surprizo 
por iu kun aŭ sen devizo 
Bastiono de Silento, la 16an de septembro 2000