Soneto dum tago de preĝo
dimanĉo estas preĝotago 
tamen ĉifoje speciale 
oni preĝas oficiale 
laŭ ŝtatoficista imago 

en Svisa Konfederacio 
estas aranĝitaj koncertoj 
sed ne nur kun preĝaj ofertoj 
laŭ protestanta tradicio 

krome de protestantoj preĝas 
ankaŭ aliaj laŭ konfesoj 
kredantajn animojn sieĝas 

bone ke almenaŭ ĉifoje
homoj volas vivi sen stresoj 
kviete tamen ankaŭ ĝoje 
Zuriko, la 17an de septembro 2000