Soneto pri piedsubmeto
de homo ekestas kanajlo 
ankaŭ okazas reciproke 
tamen ne prenu tion moke 
tre ofte kun ĥoĥola pajlo 

ŝanĝiĝas homo en fripono 
denove estas serioza 
poste sovaĝe furioza 
bono miksiĝas kun malbono 

pasinteco portas valorojn 
ĉar neniu havas influon 
eĉ virinoj fermantaj korojn 

tre malofte helpas konsilo 
lasante nur internan bruon 
piedsubmetas krokodilo 

Bastiono de Silento, la 2an de septembro 2000