Soneto mizerglobaliza
globalizo nur por mamono 
ankaŭ globalizas mizeron 
kaj tute ne riĉigas teron 
laŭ garantio de Usono 

en Prago batalas sur stratoj 
kiel informas hipokritoj 
ne nur diboĉoj kaj banditoj 
eĉ de la universitatoj 

nun ligiĝas monaj gigantoj 
por krei en socio fidon 
ĉe venontecaj bankrotantoj 

prenu kreditojn kaj subtenu 
ĉiam grandiĝantan perfidon 
kaj poste mizerecon trenu 


Zuriko, la 27an de septembro 2000