Soneto antaŭ knarmomento
ekonomia ekvilibro 
dependas de individuoj 
ofte venas sociaj bruoj 
kaj al povantoj kriza vibro 

bruliĝas tio kion faris 
dum multaj jaroj loĝantaro 
amason ne haltigas baro  
ĉar antaŭ eksplodo ĝi knaris 

malgraŭ pezaj jarcentaj spertoj 
tima vorto REVOLUCIO 
restas inter vivaj ofertoj 

kiu nun estas prezidento 
ne gravas sed gravas nocio 
kiam venos eksplodmomento 
Zuriko, la 28an de septembro 2000