Soneto pri Helen-sepulto
al sepulto oni invitis 
kun edzo nur dek du personojn 
Helen ne ŝatis fanfaronojn 
verŝajne ŝi tion limitis 

ŝi volis por estu petole 
unue ekestis ĝoigo 
poste modesta entombigo 
etikedo pasis laŭvole 

ŝi havis nekredeblan peton 
ne volis esti sanigita 
al mi diris tiun sekreton 

svisa horloĝo ekfunkciis 
ĉar mortdato estis mendita 
mi poste longe emociis
Kollbrunn, la 29an de septembro 2000