Soneto je la tertremado
scienco instruas ke platoj 
moviĝas kaj venas tertremo 
nun aktualiĝas la temo 
en latinamerikaj ŝtatoj 

sufiĉas nur kelkaj sekundoj 
por perdi tutan familion 
aŭ fini iun idilion 
per ne plu cikatritaj vundoj 

demandoj al Sinjoro Dio 
(ĉar ĉio estas detruita) 
pritraktas vane pri nenio 

respondoj kaŝas en konscio 
kaj danĝero neforgesita 
venas en halucinacio
Zuriko, la 13an de januaro 2001