Soneto pri verdaj fabeloj
Naturo kun Dio ĉiele 
aranĝas la kosman bankedon 
tiuj kiuj posedas kredon 
nun rajtas sin farti miele 

ĉitempe ĉiuj malkredantoj 
kunvenas antaŭ la abismo 
diskutas pri esperantismo 
kiel kredo de kredperdantoj 

en kosmo preskaŭ ĉiuj steloj 
fariĝis ne oraj sed verdaj 
espero vekiĝis kun celoj 

kavego pleniĝis per ŝeloj 
ŝvebantoj ne fartis sin perdaj 
ekestis denove fabeloj
Zuriko, la 18an de januaro 2001