Soneto pri manĝo en banko
mi estis en renoma banko 
ne por kalkuli staton monan 
sed por gusti manĝaĵon bonan 
certan kiel nigro sur blanko 

invitis min bankdirektoro 
Christoph Bandyk libron tralegis 
kaj ĝian enhavon laŭdegis 
per tre miskomprena furoro 

tre bunta salato bovaĵo 
kun milda saŭco ruĝa vino 
deserte venis disrevaĵo 

neniu de ni sentis monon 
ridetis sekretariino 
mi ĝuis ĉi tiun ekkonon
Zuriko, la 24an de januaro 2001