iam en iuj polaj urboj estis tre riĉa stratnomaro "l' dudek sepan de januaro" nun kelkaj restas kun perturboj l' mil naŭcent kvardek kvina jaro precize je tiu ĉi dato venis ruĝ-armea soldato liberon donis al sklavaro la rolo de liberigantoj ŝanĝiĝis ideologie al tasko de normdevigantoj homoj ne plu restas dankemaj historio agas envie revenas problemoj sistemaj