Soneto je desegna sperto
revenis mi al infanjaroj 
al neakireblaj oazoj 
plenaj de flugantaj pegazoj 
super plektitaj kontraŭstaroj 

desegnitaj ĉevalaj kapoj 
la unua aventuristo 
artisto ankaŭ sciencisto 
projektoj de pontoj kaj mapoj 

kaŭzoj miksitaj kun efektoj 
viro en rondo kaj kvadrato 
homoj de la sciumaj sektoj 

en Bastiono de Silento 
malgraŭ malvarmo kaj malsato 
ekestis agrabla evento
Bastiono de Silento, la 31an de januaro 2001