vetero kiam estas milda ŝajnas ne esti januara etoso fariĝas amara revante pri mondo neĝbilda hotelestroj staras disreve atendante vane la gastojn dum vintro certigas prokrastojn promesante frostigon kreve tro zorge kovras nin manteloj ŝaloj ĝenas maloportune pendante kiel feblaj veloj kun neeltenebla grizeco pejzaĝo aspektas aŭtune sed jam heliĝas venonteco