Soneto pri lasta etapo
nur ŝi de mia familio 
atingis la trian jarmilon 
ĉar flegis ŝi modestan stilon 
vivo ne estis idilio 

fratinon de mia patrino 
oni prenis al Siberio 
postmilite geedza krio 
hieraŭ en Tri Reĝoj fino 

ŝi estis sankta pli ol papo 
dum li finis dumilan jaron 
atingis ŝi Dian Altaron 

nun onklino Hanja ĉiele 
palpebrumas al Staĉjo stele 
por ĉiuj venos ĉi etapo
Bastiono de Silento, la 7an de januaro 2001