Soneto pri nacifetoro
de Stefan Żeromski romanon 
"Cindroj" eĉ kelkfoje mi legis 
hieraŭ filme mi ĝuegis 
kontraŭmilite la ekranon 

ne estis miaj samlandanoj 
sanktegaj ĉiam kiel papo 
Saragossa restas en kapo 
malhonore kontraŭ hispanoj 

ĝuste hodiaŭ datrevenas 
fondado de Polaj Legioj 
mil sepcent naŭdek sep min ĝenas

dum poloj en himno memoras 
pri nekredeblaj historioj 
naciismo stulte fetoras
Bastiono de Silento, la 9an de januaro 2001