Soneto por esti ardeo
ĉe Bastiono de Silento 
oni vidas grizajn ardeojn 
ili digne serĉas oferojn 
musojn alpelas ilin vento 

se mi malsatus kiel ili 
mi certe rapide moviĝus 
kaj kiel leporoj kaŝiĝus 
aŭ mi volus tamen trankvili 

mi atendus kiam manĝaĵo 
mem falos al mia ĝorĝego
iu ranaĵo aŭ musaĵo 

poste mi trinkus de torento 
kiel bakisto ĉe fornego 
haltante en ĝusta momento 
Bastiono de Silento, la 1an de oktobro 2001