Soneto - vojo al Astano
unue trajne al Lugano 
poste per poŝta aŭtobuso 
tra voje signita sinuso 
ni alveturis al Astano 

komence sorĉis sur teraso 
sunsubiro multekolora 
Lago Maggiore estis ora 
bela natura embaraso 

apude falantaj kaŝtanoj 
konfuzis pejzaĝan silenton 
per susurantaj akompanoj 

en tiu stato idilia 
najbarino faris serpenton 
ĉar ŝi estis tute ebria 
Astano, la 13an de oktobro 2001