Soneto kun kaŝtankuraco
pri kio skribi en Astano? 
kiel ĉiam je kuracado 
la plej utilas promenado 
ideo venas de kaŝtano 

mikrosocia organismo 
famiĝis pro arkitekturo 
ne multe ŝanĝiĝos futuro 
eĉ se daŭros kapitalismo 

oni laŭdas la arkitekton 
kiu Petersburgon konstruis 
kaj antaŭe sentis neglekton 

mi devas korekti sanstaton 
vivo mian sanon diluis 
pro tio mi forpelis faton 
Astano, la 18an de oktobro 2001