Soneto fratinnaskotaga
lastatempe nur naskiĝtagojn 
mi festas - unue fratinon 
hieraŭ amatan patrinon 
denove fratinon kaj magojn 

iam en Pollando nomtagojn 
mi festis - nun estas alie 
konkrete ne melankolie 
oni devas uzi imagojn 

Kristina kvindekkvinjaraĝa 
kvin kvin aspektas bonege 
periodo estas kuraĝa 

ĝis sesdek homo estas juna 
poste tempo fluas pli nege 
kaj ne plu estas oportuna  
Zuriko, la 26an de oktobro 2001