Soneto je unu memoro
unue estos bondeziroj 
poste en hispana bodego 
disko de mortinta kolego 
kun funebre festaj suspiroj 

kelo estas riĉa kun vino 
de kiu mortinto ne fuĝis 
publiko rememore muĝis  
pri hepato kaj proteino 

voĉo mortinta de la disko 
malfermis plurajn vinbotelojn 
sed trinki daŭre estis risko 

poeto dumvive malkona 
akiris postmorte la celojn 
funebrfesto estis impona
Zuriko, la 27an de oktobro 2001