Soneto kun doktor' Majewski
ekzistas malgrandaj patrioj 
doktoro Jan Majewski venas 
de unu kiu apartenas 
al konata teritorio 

treti brasikon en barelo 
apartenis al mia tasko 
li ordonis antaŭ Kristnasko 
mi ne ĉiam kuris al celo 

ricevante malbonan noton 
mi devis min longe prepari 
sed tamen mi faris bojkoton 

tial mi ekestis vaganto 
ĉar mi volis lin kontraŭstari 
kaj mi iris al Esperanto  
Zuriko, la 29an de oktobro 2001