Soneto pri la lingva centro
en unu esperanta centro 
oni kolektas preskaŭ ĉion 
ĉiam donante opinion 
je kiu reagas eĉ ventro 

enhavo ja ne estas grava 
oni kalkulas ekzemplerojn 
eĉ tute malplenajn kajerojn 
rezulto ĉiam estas prava 

arĥivulo estas kontenta 
oni povas diri ravita 
pro la sukceso evidenta 

sed aliflanke kun bezono 
nia lingvo estas savita 
per tio de tuta malkono 
Zuriko, la 30an de oktobro 2001