Soneto kun peto por savo
ĉu eblas en l' plej riĉa lando 
ke malvenko estas realo 
aviadilpilota falo 
fariĝas socia demando 

prestiĝo de povo malkreskis 
sed tamen saĝaj kapoj pensas 
kaj malprofitaĵojn kompensas 
afero entute burleskis 

bankoj havas grandegan povon 
sed la rekta demokratio 
povas halti aplomban movon 

jen estas ekzemplo por preno 
ke monuja burokratio  
en Svisio estas malteno 
Zuriko, la 4an de oktobro 2001