Soneto paranojfestega
en Tago de Sendependeco 
paroĥo laŭdis profesoron 
montrante pacon ne hororon 
de iama sistemordeco 

en kiu tiu sciencisto 
eĉ tre aktive partoprenis 
apude iu libron tenis 
de ŝanĝita socialisto 

feliĉe mi koncerton ĝuis 
dum kiu bedaŭre devotoj 
babilis kaj sonojn diluis 

mizikistoj ludis tre bele 
precize laŭ komponistnotoj 
bigotoj klaĉis paralele 
Zuriko, la 11an de novembro 2001