Soneto kulisodevena
oni ofte diras pri tio 
kio entute ne ekzistas 
malantaŭ kulisoj ĝin pistas 
herooj - naskas emocio 

tro frue por montri sekreton 
ĉar kontraŭulo estas forta 
ideo estas longe morta 
por kontinui kabareton 

unu la alian rigardas 
kaj reston kovras trankvileco 
intertempe unu kloĉardas 

trifoje kokerikos koko 
kaj disvastiĝos perfideco 
tion konas ĉiu epoko 
Zuriko, la 13an de novembro 2001