Soneto en la debatombro
en abomeno militbilda 
aperas nobelaj sukcesoj 
fine de ostaĝaj ekscesoj 
popola spiro estas milda 

germanaj parlamentkvereloj 
montras krudan partiaĉecon 
sed ankaŭ pozitivan specon 
ĉar mankas je tio krueloj 

ŝanĝiĝis la situacio 
amerikanojn sorto batas 
venas reflekso kun racio 

tre fortaj estas talibanoj 
kaj la milita stato fatas 
pri tio scias usonanoj 
Zuriko, la 16an de novembro 2001